Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Aforismoj

En ĉi tiu kategorio estas 81 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 465

Honesta trovanto estas homo, kiu ĉe trovo de multekosta aĵo konstatas, ke iu vidis lin.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 466

Memoru, ke post virinoj kaj taksio oni ne kuras, post momento aperos pluaj.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 467

Klereco estas diferenco inter tio, kion ni ellernis, kaj tio, kion ni forgesis.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 468

Homoj aplaŭdas al kantisto tial, ĉar li bele kantis, aŭ tial, ke li jam finis.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 469

Intelekto havas kontraŭ varo grandan malavantaĝon – en kazo de manko ne eblas importi ĝin.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 470

Amo estas nenio krom amoro misliterumata.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 471

Se vi fermas la pordon je ĉiuj eraroj, ankaŭ la vero restos ekstere.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 472

Amo: pensi pri iu, senpripense.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 473

Plej ofte ni tranĉas nin per malakra tranĉilo.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 452

Se stulta homo faras ion hontindan, li ĉiam deklaras ke estas lia devo.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj