Aforismoj
En ĉi tiu kategorio estas 81 tekstaj ŝercoj.
Se feliĉo ĝis nun ne atingis min, ĝi estas do grandega kaj iras per
malgrandaj paŝetoj!
Vojo de la malplej granda rezisto estas ĉiam troplenigita.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Komputilo ja ĉion elkalkulas, sed por priŝtelado estos ĉiam necesa homa faktoro.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Aforismo estas unu linio, kies signifon oni legas inter linioj.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Oni apartigis grenon de glumo. Por iuj grenon, por aliaj glumon.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
La diferenco inter homo kaj besto nuntempe estas plimalpli la vesto.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kiu havas pli multe da intelekto, faras stultaĵojn, dum li estas juna.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Malsata koro estas malpli bona ol malsataj intestoj.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto