Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Aforismoj

En ĉi tiu kategorio estas 81 ŝercoj.

Ŝerco 477

Plej ofta kaŭzo de perdo de optimismo estas gajno de spertoj.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 478

Kritikon mi ne evitas, male, kritikistojn.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 479

Vorto al batalo povas esti ankaŭ silentado.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 480

El naturleĝoj multaj homoj agnoskas nur leĝon de ĝangalo.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 481

Ideala estro estas kiel morto. Ĝi forgesas neniun.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 482

Vero estas kiel medikamento. Kaj tial ĝi havas ankaŭ apudajn efikojn.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 483

Unueco de opinioj estas kutime tie, kie ĉiu lasis sian opinion por si.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (4 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 484

Ekzistas ateistoj, kiuj sentas sin kiel dioj.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 463

Kiam vi kaplablas moki vin mem, moko de enviemuloj ne ĝenos vin.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 464

La plej ofta obstaklo, kiun homo renkontas survoje de la vivo, estas gastejo.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj