Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Alkoholo

En ĉi tiu kategorio estas 62 ŝercoj.

Ŝerco 1589

Oni diras ke la vino plifortikigas - grumblas drinkulo.

- Mi trinkis jam de ĝi tri litrojn, kaj mi ne povas stari.

Fonto: Rido Sanigas

3.5000/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 518

„Kia bruo estas en koridoro?“
„Najbaro falis de sur ŝtuparo, kiam li portis rumon.“
„Ĉu li disverŝis ĝin?“
„Ne, li havis fermitan buŝon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.2500/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 519

„Ĝis noktomezo ni eminente amuziĝis. Poste oni elĵetis nin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 520

Edzino al la edzo: „Ĉesu kun la drinkado. Ĉu vi scias, kiel estas alkoholaĵo malutila?“
„Sed ĉiuj epidemioj estas ja de akvo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 521

Vinon, kanton, virinojn, haringon, aspirinon... kaj jam ni havas la Novan jaron.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 522

Edzo al la edzino ĉe malfrua reveno el gastejo: „Pardonu min, sed en la gastejo malfruis horloĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 523

„Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.“
„Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?“
„Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 524

„Mia edzo havas novan laboron. Li estas en alkoholfabriko jam tri monatojn.“
„Ĉu plaĉas al li tie?“
„Mi ne scias, mi ne vidis lin dum tri monatoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 525

En gastejo: „Hejme mi malhelpas, en laboro mi estas superflua, nur ĉe kartludado mi havas impreson, ke mi sin-realigas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 526

Viro apud pordo de sia loĝejo: „Ĉu vi ne rekonas min, Manjo? Jen mi, Franĉjo, nur mi estas sobra.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo