Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Alkoholo

En ĉi tiu kategorio estas 62 ŝercoj.

Ŝerco 505

„Mia edzo ĉiuvespere iras en la drinkejon.“
„Kaj ĉu vi permesas tion al ŝi?“
„Kompreneble! Ja kiu kondukus min hejmen, se ŝi ne venus?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (3 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 506

Ĉe drinkeja tablo: „Ne drinku tiom, vi komencas havi disŝmiritan kapon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 507

„Ĉu vi scias, ke post alkoholdrinko oni malrapide idiotiĝas?“
„Ne gravas, mi havas sufiĉe da tempo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 491

Kun realeco estas problemoj – ĝi estas ĉiam vera.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 492

„Por ne forgesi: mi bondeziras al vi feliĉan Novjaron.“
„Ĉu vi frenezas? Ja estas jam marto.“
„Kia malfeliĉo, tiel malfrue el la finjara festo mi ankoraŭ ne revenis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 493

Revenas du viroj el gastejo kaj unu volas malŝlosi pordon per cigaredo. Lia kunulo atentigis lin pri tio kaj la ebriigito ektimas: „Ĉu eble mi forfumis ŝlosilon?

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 494

Demandas ĉe pordo viro sinjorinon, kiu malfermis: „Ĉu estas via edzo hejme?“
„Jes.“
„Li redonu al mi la 100 kronojn, kiujn al mi li ŝuldas.“
„Ho, ĉu li sidus hejme, se li havus en poŝo 100 kronojn?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 495

Najbarino: „Mi petas, ĉu vi povas akvumi niajn florojn dum nia libertempo?“
„Mi ne, sed mi diros tion al mia edzo.“
„Kaj ĉu li volontos?“
„Ho, li scias tre bone, kio estas soifo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 496

Inter amikinoj: „Hieraŭ revenis mia edzo hejmen ebria kaj mi tiris lin je la haroj.“
„Tion mi ne povus fari al mia edzo.“
„Kial, ĉu vi timas lin?“
„Ne, li estas kalva.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 497

„Kiel vi fartis dum dimanĉa ekskurso?“
„Malbone. Kiam ni eliris el stacidomo, ni ne povis trovi gastejon, kaj kiam ni eliris el la gastejo, ni ne povis trovi la stacidomon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo