Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Amo

En ĉi tiu kategorio estas 72 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 583

Inter junaj amikinoj: „Kuracistoj asertas, ke kisado mallongigas la vivon.“
„Stultaĵo! Nur tempo dum tio pli rapide pasas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 563

„En Danio laŭdire virinoj dum interkonatiĝo evoluigas neniun iniciaton.
Ili atendas nur, kiam viroj petas ilin pri geedzeco.“
„Nun mi scias, kial estas tiel malmulte da danoj!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 564

Inter amikinoj: „Ĉu vi interrilatas kun tiu svedo el reprezentejo? Kiel vi interkonsentiĝas?“
„Do, kion deziras li, tion mi scias, kaj kion deziras mi, tion mi aĉetas en luksaj vendejoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 565

Inter amikinoj: „Vi tute ne devas maltrankviliĝi, memkompreneble Franĉjo amas vin. Ĉu vi pensas, ke nur ĉe vi li farus escepton?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 566

„Ĉu vi havas jam iun amantinon?“
„Tiel duone.“
„???“
„Vizitadas ŝin ankoraŭ unu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 567

Junulo karese premiĝas al fraŭlino en parko kaj deziras kisi ŝin.
Ŝi protestas: „Nur post la geedizĝo.“
La junulo: „Bone, mi atendos. Kaj kiam vi edziniĝos?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 568

„Maria, kion vi faradas en la kelo tiom longe?“
„Ni amindumas tie, panjo“
„Do bone, mi jam timis, ke vi tie fumadas!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 569

„Fraŭlino, kion mi devus doni al vi, por ke mi povu kisi vin?“
„Narkotaĵon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 570

Iom da tempo post geedziĝfesto:
„Karulino, mi daŭre tre tre amas vin. Ĉu ankaŭ vi min?
„Jes, ankaŭ vin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 571

Ĵurnalisto demandas mariston, kiom da infanoj li havas. La maristo respondas:
„Bedaŭrinde, tion mi ne povas diri al vi, mi jam tri jarojn ne estis hejme...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo