Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Amo

En ĉi tiu kategorio estas 72 tekstaj ŝercoj.

Bonan vojaĝon!

- Amanda, pro vi mi irus al la fino de la mondo!
* Do bonan vojaĝon!
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Amo

Familia tradicio

Patro demandas sian filon: Joĉjo, ĉu vi amrilatas kun Anabela?
Joĉjo: Nu jes, mi amrilatas. Ĉu io okazas?
patro: Nu ne. Mi nur volis diri, ke kiam mi estis en via aĝo, ankaŭ mi amrilatis kun ŝi.
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Amo, Infanoj

Ŝerco 575

Adiaŭas vespere amanto la amatinon: „Transdonu saluton al via edzo kaj nia infano.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 576

„Ĉu mi estas la unua viro, kiun vi amis?“
„Ĉu vi scias, ke povas esti tiel? Vi ŝajnis al mi iel konata!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 577

Ŝi: „Ĉu vi memoras? Antaŭ dek jaroj ni konatiĝis – tiam estis forta fulmotondro.“
Li: „Tiam mi ne komprenis, ke la naturo avertas min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 578

„Karulo, kiam vi povos veni al ni tagmanĝi?“
„Atendu – lunde mi tagmanĝos ĉe kolego, marde mi sentos min malbone. Merkrede mi tagmanĝos ĉe estro, ĵaŭde mi sentos min malbone. Ĉu taŭgas por vi vendredo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Amo

Ŝerco 579

Inter amikinoj: „Tiu mia nova amanto estas netolereble ĵaluzema.“
„Kiel tio montriĝas?“
„Kiam ni estas kune, li parolas nur pri tio, ke li dezirus scii, kion faras lia edzino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 580

„Ĉu vi rifuzas min, fraŭlino? Min, kiu estis idealo de virinoj?“
„En kiu jarcento?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 581

Ŝi: „Ĉu vi irus kun mi ĝis fino de la mondo?“
Li: „Memkompreneble, karulino. Sed je la sepa mi devas esti hejme.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 582

„Peĉjo, ĉu vi amas min?“
„Jes, karulino, ege.“
„Ĉu vi pro mi oferus vian vivon?“
„Ho, ne, kiu poste amus vin?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo