Gastigantino al malfrua gasto: „Vi malbonŝancas, ĉiuj belaj, spritaj virinoj estas jam for.“
Gasto: „Mi ne venis ja pro belaj kaj spritaj virinoj, mi venis pro vi.“
Fraŭlino al sia amindumanto: „Mi ne matenmanĝas, ĉar mi pensas pri vi, mi ne tagmanĝas, ĉar mi pensas pri vi, mi ne vespermanĝas, ĉar mi pensas pri vi kaj nokte mi ne povas ekdormi... pro malsato.“
Suspiras sinjoro Novák: „Tiu nuntempa modo tro rapidas. Mia patrino memoris, kie ŝi ricevis de la patro la unuan kison kaj mia filino preskaŭ ne scias plu, kiu estis ŝia unua edzo.“
Arbaristo kaptis viron, kiu staris antaŭ arbo kun malfermita tranĉilo.
„Ĉu vi ne scias, ke estas malpermesite gravuri amdeklaron en arboŝelon?“
„Mi ne volas gravuri, sed forstreki.“