Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Amo

En ĉi tiu kategorio estas 72 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 546

Viro dum rendevuo al juna fraŭlino: „Vi estas tia bela kaj agrabla, ke mi plenumus al vi la plej sekretan deziron.“
„Vi senmoralulo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 547

Diras juna virino en ĉirkaŭbrako: „Amo estas potenca sorĉistineto, mia karulo, ĉu?“
Ŝia pli aĝa amiko: „Jes, sed nun mi devas foriri al mia maljuna sorĉistino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 548

Instruas patrino la filinon: „Memoru, ke en la vivo ekzistas nur unu granda amo!“
„Kaj kiu estis via granda amo?“
„Maristoj, filineto, maristoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 549

Patro venas en ĉambron de sia filino kaj diras: „Iru eksteren, ĉe pordo estas via adoranto.“
„Kiel vi ekkonis, ke li estas mia adoranto?“
„Ĉar li havas miajn manumbutonojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 550

Dum filmado vokas reĝisoro al aktorino:
„Metu pli multe da ardo en tiun kantadon. Ĉu vi neniam amis?“
„Jes, sed neniam dum tio mi kantis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 530

Edzo venas malfrue hejmen, falas sur la liton kaj grumblas: „Pardonu, mia karulino, sed ni vetis kun amiko, kiu pli multe eltrinkos.“
La edzino: „Kiu estas tiu, kiu finis kiel la dua?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 531

Patrino al la filino: „Kie vi estis hieraŭ?“
„Je vespermanĝo ĉe Karlo.“
„Ĉu nur je vespermanĝo? Kaj kion vi faris post tio?“
„Post tio – ni matenmanĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 532

Li al juna belulino en kazino: „Mi ne scias, karulino, kion vi je mi, maljunega, malsanega multimilionulo fakte vidas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 533

En fajroestingistejo sonoras telefono kaj virina voĉo petas: „Helpu, al mia fenestro per ŝtupetaro supreniras viro.“
„Fraŭlino, ĉi tie estas fajroestingistejo, vi voku policon.“
„Mi scias, sed li havas mallongan ŝtupetaron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 534

Demandas raportistino faman aktoron: „Niajn legantinojn interesus, kiujn pasiojn vi havis en juneco?“
„Kaptadon kaj virinojn.“
„Kaj kion vi kaptadis?“
„Virinojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Amo