Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Amo

En ĉi tiu kategorio estas 78 ŝercoj.

Ŝerco 570

Iom da tempo post geedziĝfesto:
„Karulino, mi daŭre tre tre amas vin. Ĉu ankaŭ vi min?
„Jes, ankaŭ vin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 571

Ĵurnalisto demandas mariston, kiom da infanoj li havas. La maristo respondas:
„Bedaŭrinde, tion mi ne povas diri al vi, mi jam tri jarojn ne estis hejme...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 572

Ŝi: „Ĉu vi scias, ke vi estas la unua viro, kiun mi amas?“
Li: „Tion mi ne kredas.“
Ŝi: „Do almenaŭ la unua, kiu ne kredas tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 573

Adam kaj Eva promenas en paradizo. Eva demandas: „Ĉu vi amas min vere?“
„Kia demando! Ĉu mi povas elekti?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 574

Geamantoj sidas sur sofo kaj observas la noktan ĉielon.
Ŝi: „Ĉu vi opinias, ke estas sur la luno homoj?“
Li: „Certe ne, sed se vi timas, mi povas subentiri la rulkurtenon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 551

Ŝi publikigis anoncon por interkonatiĝo kaj demandis: „Kiom da mi pagu?“
„Neniom, ankoraŭ vi ricevos honorarion por bona spritaĵo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 552

Diras unu najbarino al la alia: „Tiu hodiaŭa junularo ne havas moralon! Mia edzo kuraĝis kisi min nur post la kvara infano.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Amo

Ŝerco 553

Frapas junulo sur fenestron de sia amatino: „Malfermu, mia karulino!“
„Mi ne povas.“
„Kial?“
„Mi estas malvestita.“
„Ne gravas, mi estas ĉi tie sola.“
„Sed mi ne.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 554

Du gepensiuloj sidas sur parkbenko. Li diras: „Mi invitas vin en mian hejmon.“
Ŝi honte: „Sed ni konas nin nur mallonge.“
Li: „Mi demonstros al vi mian kolekton de medikamentoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 555

Dum spektado de televida programo demandas filo: „Kion faras aktoro kun tiu aktorino?“
Patro grumblas: „Mi havas impreson, ke li deziras sendi ŝin patrinlibertempi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo