Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Amo

En ĉi tiu kategorio estas 78 ŝercoj.

Ŝerco 533

En fajroestingistejo sonoras telefono kaj virina voĉo petas: „Helpu, al mia fenestro per ŝtupetaro supreniras viro.“
„Fraŭlino, ĉi tie estas fajroestingistejo, vi voku policon.“
„Mi scias, sed li havas mallongan ŝtupetaron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 534

Demandas raportistino faman aktoron: „Niajn legantinojn interesus, kiujn pasiojn vi havis en juneco?“
„Kaptadon kaj virinojn.“
„Kaj kion vi kaptadis?“
„Virinojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Amo

Ŝerco 535

Sonas telefono. La patro de tri plenkreskaj filinoj levas la aŭskultilon.
„Ĉu estas vi, fiŝeto mia?“ - aŭdas li en la aŭskultilo.
„Ne, ĉi tie estas la gardisto de la fiŝlago!“ – respondas la patro.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 536

Edzino hejme plendas:
„Do edzo mia, kio pri la sekso hodiaŭ? Ĉu ĉion en tiu ĉi hejmo mi devas fari mem?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 537

Li en hotelĉambro: „Pluvas kaj pluvas, kia terura vetero, kion ni faros?“
Ŝi: „Dum tiu ĉi vetero eblas fari nur du agojn, sed mi atentigas vin, ke kartojn mi ne ludas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 538

Vespere vokas patro el fenestro al la filino:
„Diru al via amanto, ke li ne apogu vin al sonorileto!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 539

„Franĉjo havas sklerozon.“
„Kial?“
„El deĵorvojaĝo li portis al sia edzino bonbonujon kaj al sia sekretariino malpurajn ĉemizojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 540

„Via nova fianĉo ne plaĉas al mi,“ – diras patrino al sia filino.
„Bonŝance ankaŭ vi ne plaĉas al li.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Stultulo

Fonto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Amo, Sekso, Virinoj

Ŝerco 412

Kia estas diferenco inter instruisto kaj pedofilo? Pedofilo amas infanojn.
2.4000/5 (5 voĉoj)
La Amo, Infanoj, Lernejo