Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bestoj

En ĉi tiu kategorio estas 62 tekstaj ŝercoj.

Pasero

Al pasero alflugas korvo. Pasero demandas:
- Kia birdo vi estas?
- Korvo kaj vi?
- Mi estas aglo, sed mi iomete malsanumadis.
5.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Hirundoj

Flugas du hirundoj. Unu diras al la alia:
- Ŝajnas, ke pluvos.
- De kie vi scias?
- Ĉar homoj nin rigardaĉas.
3.4000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj