Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bestoj

En ĉi tiu kategorio estas 78 tekstaj ŝercoj.

Puloj

Du puloj eliras el kinejo. Unu demandas la alian:
- Ni iras piede aŭ ni atendas hundon?
3.2000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 80

- Kuniklo, kial vi havas tiom mallongajn orelojn?
- Ĉar mi estas romantika.
- Mi ne komprenas.
- Hieraŭ mi sidis sur herbejo kaj mi aŭskultis kantantan birdeton. Tiel mi aŭskultis, ke mi ne rimarkis gazontondilon.
2.5000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj

Vesperto

- Kio estas la plej malbona por dormanta vesperto?
- Lakso.
4.1667/5 (12 voĉoj)
La Bestoj

Erinaca seksumado

Kiel seksumas erinacoj?
Tre singarde.
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Sekso

Kiel birdo

Patrino demandas Joĉjon:
- Kiel vi ludis hodiaŭ?
- Mi imitis birdon.
- Vi kantis aŭ kvivitis?
- Mi manĝis vermojn.
4.2857/5 (7 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj

Simio

Simio demandas alian simion:
- Kion vi manĝas?
- Bananon.
- Kaj kial ĝi estas bruna?
- Ĉar mi manĝas ĝin duan fojon.
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Pasero

Al pasero alflugas korvo. Pasero demandas:
- Kia birdo vi estas?
- Korvo kaj vi?
- Mi estas aglo, sed mi iomete malsanumadis.
5.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Hirundoj

Flugas du hirundoj. Unu diras al la alia:
- Ŝajnas, ke pluvos.
- De kie vi scias?
- Ĉar homoj nin rigardaĉas.
3.4000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj