Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bestoj

En ĉi tiu kategorio estas 78 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 596

Kokino al kokidoj: „Se via patro vidus, kiel vi estas neobeemaj, sur rostilo li turniĝus!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 597

Terkulturistino al najbarino: „Verŝajne mi sendos nian virkokon al ekspozicio de kortbirdaro.“
„Sendu. Ĝi informiĝu, kiel aspektu ĝusta virkoko!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 598

„Mi miras, ke iu povas preferi hundon anstataŭ kato. Kato estas agrabla, kvieta, ŝatas karesojn.“
„Jes, sed ĉu vi iam vidis polican katon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 599

Simio fanfaronas: „Mi havas tri infanojn kaj ĉiuj havas bonan postenon. Unu estas en zoologia ĝardeno, la dua en cirko kaj la tria ludas en filmo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 600

„Kiel eblas, ke tiu hundo trinkas bieron?“
„Ĝi jam rajtas, ĝi estas pli aĝa ol 18 jaroj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 601

„Kiel fama dresisto de leonoj vi estas tre malgrasa.“
„En tio estas mistero de sukceso. Leonoj atendas ĝis mi grasiĝos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 584

Inter junaj amikoj: „Hieraŭ mi interkonatiĝis kun virga fraŭlino.“
„Ĉu vere? Ĉu vi povus interkonatigi min kun ŝi?“
„Mi povus, sed hodiaŭ jam estas malfrue.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 585

„Elefanto, iru batali kun ni!“ - vokas ĝin du formikoj.
„Hoho, mi ne konsentas! Du kontraŭ unu?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 586

Rimarkas du kokidoj kamparaninon, kiu portas rostitan kokidon kaj unu diras: „Ne estu tiel sentimentala, ĉu vi scias, kiom da ni el finas kiel kuiritaj ovoj?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 587

Du paseroj rimarkas ĵet-aviadilon kaj unu diras:
„Ĉu ne ŝajnas al vi, ke ĝi flugas iom kvazaŭ timigita?“
„Ĉu vi miras pri tio? Kiel vi flugus, se brulus via vosto?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj