Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bestoj

En ĉi tiu kategorio estas 78 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 588

Du katoj parolas pri pentristoj: „Al mi plej plaĉas Walt Disney.“
„Kial?“
„Li scipovas tiel belege pentri musojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 589

Leporo kun leporino spektas sorĉiston, kiu tiras el ĉapelo leporon post leporo. Leporo diras: „Tiu ĉi maniero estas ankaŭ bona, sed mi opinias, ke nia malnova metodo estas pli agrabla.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 590

„Kial tiu poŝtkolombo hieraŭ flugis tiom malrapide kaj hodiaŭ tiom fulme?
„Hieraŭ ĝi portis nur ordinaran, sed hodiaŭ ekspresan leteron“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 591

„Delfenoj estas tre inteligentaj bestoj.“
„Ĉu vere?“
„Jes, imagu, ke ili dum kelkaj tagoj tiel dresis zorgiston, ke li trifoje tage alvenas sur randon de baseno kaj ĵetas al ili fiŝojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 592

„Paĉjo, kiel amindumas erinacoj?“
„Tre, tre, tre atenteme, filo mia“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 593

„Kion vi pensas avo, ĉu estis pli frue ovo aŭ kokino?“
„Ovo. Tiun mi havis por matenmanĝo, kokinon havos nur por tagmanĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 594

En foiro: „Por tiu bovo vi postulas 20.000 kronojn. Rigardu, kiel ĝi palpebrumas. Ĉu tio ne estas tro multekosta?“
„Ne, ĝi signalas al mi, ke mi ne vendu ĝin tiel malmultekoste.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Du pastroj

Ie en suda Germanujo katolika pastro havas problemojn kun vespertoj, kiuj loĝas en la turo de lia preĝejo. Kiel ajn li forpelas ilin, la bestoj revenadas post ioma tempo.
Kiam konato rakontas al li, ke la evangelia pastro el la najbara vilaĝo havas neniujn vespertojn en la preĝeja turo, la katolika pastro decidas viziti lin kaj demandi, kial ili ne ekloĝas tie.
"Jes," respondas la evangelia pastro, "pli frue mi same havis ĉiam problemojn kun vespertoj, sed mi sukcesis tiel, kiel ĉe miaj paroĥanoj: Mi la vespertojn baptis, edukis kristane, konfirmaciis - kaj de tiam neniam plu vidis ilin."
4.6667/5 (6 voĉoj)
La Bestoj, Religio

Bonan vesperton!

Tri vespertoj pendas sur la alerto. Unu el ili tediĝas kaj forflugas. Post dek minutoj ĝi revenas plene sangokovrita.
- Kio okazis al vi?
- Ĉu vi vidas tiujn ŝafojn en la valo?
- Nu, jes.
- Mi elsuĉis ilian sangon.
Foriras ankaŭ iu alia. Ĝi revenas post dudek minutoj sangokovrita.
- Kio okazis al vi?
- Ĉu vi vidas la bovinojn en la valo?
- Jes.
-- Mi elsuĉis la sangon de ili ĉiuj!
Nu, ankaŭ la tria ekemas, forflugas ankaŭ ĝi. Post kvin minutoj ĝi revenas. Sed sango kovras ne nur la lipojn, sed ĉiujn korpopartojn.
-- Kio okazis al vi?
-- Ĉu vi vidas tiun enorman turon?
-- Jes.
-- Nu, tiun mi ne vidis.
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Bestoj

HEROA LEONĈASISTO

- Foje en la dezerto neatendite aperis antaŭ mi tute proksime granda vira leono. Mi estis sola, kaj ne havis pafilon, nur akran ĉasistan tranĉilon. Tamen timo ne forpuŝis mian prudenton. Mi tuj ekagis. Rapide, majstre mi fortranĉis ĝiajn gambojn, poste la voston.
- Nekredeble! Ĉu ne la kapon? Kial?
- Mi vidis, ke la kapo estis jam fortranĉita pli frue.
4.0000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj, Viroj