Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bestoj

En ĉi tiu kategorio estas 100 ŝercoj.

Sed mi pensis…

4.2000/5 (10 voĉoj)
La Amo, Bestoj

Novaj birdoj

4.9167/5 (12 voĉoj)
La Bestoj, Nigra humuro, Viroj

Baldaŭ en la paralimpikaj ludoj?

Kiam blinda paraŝutisto scias, ke li malfermu sian paraŝuton?
— Kiam lia hundo ne plu tiras sur la ŝnuro.
4.0000/5 (8 voĉoj)
La Bestoj, Nigra humuro

Ŝerco 257

Kial kokinoj ne havas mamojn?
Respondo: Ĉar kokoj ne havas manojn!
4.0000/5 (6 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 193

La elefanto mortis en la zoologia ĝardeno kaj ĉiuj oficistoj fariĝis malĝojaj. Sed iu oficisto senĉese ploregis. Tiam, iu demandis:
- Kial li tiel ploregas? Ĉu la elefanto apartenis al li?
- Ne! Vere, li ricevis la taskon fosi truon por enterigi la elefanton!
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 192

Okazis amuziga festo en la arbaro, kaj la domo de la leono estis movoplena. Mankis nur gitaro por kompletigi la feston. Tial, la leono petas al la bradipo ke ĝi iru ĝis sia domo por alporti gitaron. La bradipo eliris el la domo kaj fermis la pordon. Tiam, pasis du horoj sed la bradipo ne revenis. Tre kolere, ĉiuj ekriproĉis la bradipon:
- La bradipo estas tro malrapidema! Pli bone estus se ni petus al la testudo aŭ al la limako!
Subite, la pordo malfermiĝas kaj aperas la bradipo.
- Se vi ĉiuj daŭre parolos malbone pri mi, mi ne plu iros ĝis mia domo por alporti la gitaron!
4.4000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 191

Du puloj babilas:
- Kial vi ternas?
- Ĉar mi loĝas en la lipharoj de iu motorciklisto, kaj kiam li veturas per sia motorciklo, la vento malvarmigas min.
- Ne prizorgu, mi havas solvon: kiam li kisos sian amatinon, vi tuj saltu al ŝia buŝo. Tiam, vi malsupreniru ĝis ŝiaj pubaj haroj. Tie, vi trovos varman lokon por loĝi.
En la sekvanta tago ili renkontiĝas denove:
- Mi vidas ke vi ankoraŭ ternas. Ĉu vi faris tion kion mi diris?
- Jes, mi faris. Sed matene mi vekiĝis en la lipharoj de la motorciklisto denove!
4.2000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Ĉu koalo estas urso?

4.0714/5 (14 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Konfuzilo

4.1250/5 (8 voĉoj)
La Bestoj

Ora fiŝeto

Parolas amikoj:
- Kion vi farus, se vi kaptus oran fiŝeton, kiu realigas revojn?
- Mi petus de ĝi monon.
- Kaj mi amon.
- Kaj mi fritus ĝin sur pato.
- Kial?
- Lastatempe mi petis de ĝi amon kaj amikecon. Nun sekvas min enamiĝintaj samseksemuloj kaj virinoj diras al mi "ni restu amikoj".
4.0000/5 (8 voĉoj)
La Bestoj