Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bestoj

En ĉi tiu kategorio estas 100 ŝercoj.

Enigmo pri guloj

Kial guloj ne povas multiĝi?
.
.
.
Ĉar viroj de guloj estas virguloj…
2.3529/5 (17 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Sanproblemoj de bestoj

Renkontiĝas du hundoj:
"Kien vi iras?"
"Al kuracisto kun puloj."
"Strange. Mi havas pulojn kelkajn jarojn kaj ili neniam estis malsanaj."
2.7500/5 (12 voĉoj)
La Bestoj, Kuracistoj kaj pacientoj

Fabelo pri Ruĝkufulineto

"Ho, avinjo, vi havas tiel grandajn okulojn! Kaj tiel grandajn orelojn! Kaj tiel grandajn dentojn!"
"Bone. Kaj nun rigardu sub la litkovrilon."
3.0417/5 (24 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj, Sekso

Rekrutekzamenado

Leporo, vulpo kaj urso ricevas leterojn vokantajn ilin al rekrutekzamenado por la arbara armeo.
Ĉar ili entute ne volas militservi, ili survoje al la armea oficejo cerbumas, kiel eskapi rekrutadon.
Fine la vulpo havas ideon: "Leporo sen oreloj, vulpo sen vosto kaj urso sen dentoj kaj ungegoj estas senvaloraj. Tiel ni ja suferos, sed almenaŭ ne devos iri al la milito!"
Do ili reciproke forŝiras la orelojn de la leporo, la voston de la vulpo kaj elbatas ĉiujn dentojn kaj ungegojn de la urso.
Laŭvice ili eniras la oficejon. Eliras la leporo jubilante "Hu ra, ili ne volas senorelan leporon!"; poste la vulpo eliras ĝoje "Jeees, senvosta vulpo ne taŭgas por ili!"; fine la urso elvenas plorante "Buhu, »tro granda kaj tro peza«..."
3.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Nigra humuro

Urso havas liston

En arbaro disvastiĝis novaĵo, ke la urso havas liston da bestoj, kiujn ĝi volas manĝegi.

Kuniklo vizitis la urson kaj demandis: "Urso, ĉu vere vi havas liston da bestoj, kiujn vi volas manĝegi?"
"Jes."
"Kaj ĉu mi estas tie?"
"Jes, venu morgaŭ kaj mi manĝegos vin."
Kaj tiel okazis.

Sekvan tagon melo vizitis la urson kaj demandis: "Urso, ĉu vere vi havas liston da bestoj, kiujn vi volas manĝegi?"
"Jes."
"Kaj ĉu mi estas tie?"
"Jes, venu morgaŭ kaj mi manĝegos vin."
Kaj tiel okazis.

Sekvan tagon vulpo vizitis la urson kaj demandis: "Urso, ĉu mi ankaŭ estas en tiu listo?"
"Jes."
"Kaj ĉu vi povus trastreki min?"
"Ho, jes, kompreneble."
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Avida urso

Vir-urso vekiĝas el sia vintrodormo kaj serĉas ion, kion li povus fiki.
Li trovas erinacon kaj kaptas ĝin.
Ĝi buliĝas kaj la urso krias: "Kie vi havas piĉon!?"
"Mi ne havas piĉon."
"Per kio vi tion diris!?"
3.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Sekso

Princino scias

Eta princino trovas ranon kaj la rano diras per homa lingvo: "Se vi kisos min, mi turniĝos en belan princon."
La princino iom pripensas kaj diras: "Mi ne kisos vin. Mi volas parolantan ranon!"
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj

Mateno en kastelo

Estas mateno.
Tra malfermetita fenestro venas unuaj sunradioj en kastelan dormoĉambron.
En la lito kuŝaĉas grandega vir-rano kaj kontente fumas pipon.
En angulo de la lito kuntiriĝas detruita princino kaj flustras: "Vi al mi mensogis..."
4.5000/5 (6 voĉoj)
La Bestoj, Sekso

Kompatinda kamelo

Ulo rajdas kamelon en dezerto kaj sentas sin varmege.
Poste li renkontas bicikliston kaj demandas: "Ĉu vi ankaŭ sentas vin tiom varmege?"
"Ne, mi biciklas rapide kaj la fluanta aero malvarmigas min."
Ili adiaŭas kaj la ulo rajdas la kamelon 250 km/h kaj vere ne plu sentas sin varmege.
Subite la kamelo haltas kaj neniel moviĝas. La ulo desaltas, ĉirkaŭiras ĝin kaj diras: "Tiu kompatindulo frostiĝis!"

Fonto: Petr Diblík

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1626

Vesperto flugas tra arbaro kaj subite krak! kaj ĝi trafas arbon.
Post unu horo ĝi vekiĝas el sveno kaj diras: "Iun tagon mi mortiĝos kun tiu MP3-ludilo..."
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj