Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bestoj

En ĉi tiu kategorio estas 100 ŝercoj.

Bonan vesperton!

Tri vespertoj pendas sur la alerto. Unu el ili tediĝas kaj forflugas. Post dek minutoj ĝi revenas plene sangokovrita.
- Kio okazis al vi?
- Ĉu vi vidas tiujn ŝafojn en la valo?
- Nu, jes.
- Mi elsuĉis ilian sangon.
Foriras ankaŭ iu alia. Ĝi revenas post dudek minutoj sangokovrita.
- Kio okazis al vi?
- Ĉu vi vidas la bovinojn en la valo?
- Jes.
-- Mi elsuĉis la sangon de ili ĉiuj!
Nu, ankaŭ la tria ekemas, forflugas ankaŭ ĝi. Post kvin minutoj ĝi revenas. Sed sango kovras ne nur la lipojn, sed ĉiujn korpopartojn.
-- Kio okazis al vi?
-- Ĉu vi vidas tiun enorman turon?
-- Jes.
-- Nu, tiun mi ne vidis.
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Bestoj

HEROA LEONĈASISTO

- Foje en la dezerto neatendite aperis antaŭ mi tute proksime granda vira leono. Mi estis sola, kaj ne havis pafilon, nur akran ĉasistan tranĉilon. Tamen timo ne forpuŝis mian prudenton. Mi tuj ekagis. Rapide, majstre mi fortranĉis ĝiajn gambojn, poste la voston.
- Nekredeble! Ĉu ne la kapon? Kial?
- Mi vidis, ke la kapo estis jam fortranĉita pli frue.
4.0000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj, Viroj

Ruĝa ĉapeto

Ruĝa ĉapeto migrante tra la arbaro rimarkas susuron en apudvoja arbusto. Ŝi flankenŝovas kelkajn branĉojn - kaj ekvidas lupon, kiu gapas al ŝi per grandaj rondaj okuloj.
Ŝi demandas: "Lupo, kial vi havas tiel grandajn okulojn?"
Tiu respondas: "Ho, ĉi tie oni eĉ ne povas feki senĝene!"
5.0000/5 (7 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj

Negrave

Fonto

3.2857/5 (7 voĉoj)
La Bestoj

Bona hundo

Fonto

2.6250/5 (8 voĉoj)
La Bestoj

Timiga lando

* Kiun landon musoj plej timas?
* Kataron!
4.8571/5 (7 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Bildo 326

Fonto

1.6842/5 (19 voĉoj)
La Bestoj, Sekso, Stultaj ŝercoj

Orfiŝo

4.6250/5 (16 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj, Nigra humuro, Patrinoj, Stultaj ŝercoj

Ruĝkufulineto

4.9000/5 (10 voĉoj)
La Bestoj, Blondulinoj, Infanoj, Virinoj

Stultaj birdoj

4.8667/5 (15 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj, Viroj