Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bestoj

En ĉi tiu kategorio estas 100 ŝercoj.

Ŝerco 1622

Kio ekestos per pariĝo de erinaco kun lumbriko?
Pikdrato.

Fonto: Zvolensko

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj

Saltanta antilopo

Ekzistas specio de antilopo, kiu kapablas salti pli alten ol averaĝa familia domo. Tio estas kaŭzita unuflanke pro ĝiaj tre fortaj kruroj kaj duaflanke pro la fakto, ke domo ne kapablas salti.
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj

Ŝati hundojn

Ĉina proverbo: Se vi ne ŝatas hundon, vi ŝajne ĝin malbone kuiris.
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Naciecoj

Kaptiloj de polpo

Kion faras polpo kiam oni fortranĉas ĝiajn kaptilojn?
Ĝi ne plu kaptas.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Ŝerco 1583

- Kial oni metas la enbuŝaĵon al la ĉevalo?

- Por igi ĝin obeema.

- Ne.

- Kial do?

- Car ĝi mem ne povas meti ĝin al si.

Fonto: Rido Sanigas

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj

Korpa Kontakto

Fonto

4.6667/5 (9 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 612

„Mastro, ĉu tio estas via bovino?“
„Fraŭlino, ĉu vi ne vidas, ke tio estas bovo?“
„Pardonu min, mi ne rimarkis, ke ĝi ne havas kornojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 602

Plendas edzino: „Imagu, nia hundo sukcesis veni en manĝoĉambron kaj devoris ĉion, nur hundbiskvitojn ĝi eĉ ne tuŝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 603

En subtegmento de sur trabo pendas kvin vespertoj. La sesa staras apude. Alflugas la sepa kaj demandas: „Kio okazis al ĝi?“
„Tiun ne atentu. Ĝi ekzercas jogon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 604

„Ĉu vi scias, ke eĉ sen frostujo vi konservos porkviandon dum du monatoj en perfekta stato?“
„Kiel?“
„Lasu tiun porkon ankoraŭ du monantojn vivi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.7500/5 (4 voĉoj)
La Bestoj