Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Chuck Norris

En ĉi tiu kategorio estas 39 tekstaj ŝercoj.

Kie estas Ĉarlio?

Ĉarlio kaŝiĝas pro Chuck Norris.

Fonto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

La retpoŝta adreso de Chuck

Chuck Norris kompreneble havas retpoŝtan adreson, ĝi estas "gmail@chucknorris.com".
3.0000/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck kaj la turnpordo

Chuck Norris kapablas frapfermi turnpordon.
3.3846/5 (13 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck uzas Linkon

Chuck Norris povas rigardi pornografion eĉ per nurteksta foliumilo.
3.5000/5 (4 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck 3D

Antaŭ nelonge oni devis tuj ĉesi montri la novan 3D-filmon de Chuck Norris, ĉar jam la unua rondmova piedbato mortigis duonon de la spektantaro.
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck kaj la nuko

Chuck Norris kapablas rompi la nukon eĉ al senvertebruloj.
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck kaj la mensogdetektilo

Iam oni konektis Chuck Norris al mensogdetektilo. La aparato ĉion konfesis.
4.8000/5 (5 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck kaj la mangrenado

Chuck Norris iam ĵetis mangrenadon. Tiu mortigis 20 homojn, kaj iom poste ĝi eksplodis.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck kaj la rozo

Kiam Chuck Norris prenas rozon, ties dornoj pikiĝas.
3.0000/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck matenmanĝas

Chuck Norris ne manĝas mielon, li maĉas abelojn.
4.8750/5 (8 voĉoj)
La Chuck Norris