Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Dungitoj kaj vendistoj

En ĉi tiu kategorio estas 56 ŝercoj.

Laborkapabla edzo

Unu viro kutimis reveni hejmen el laboro, vespermanĝi kaj poste fiki sian edzinon tutan nokton.
Tio ne plu plaĉis al ŝi, do ŝi renkontiĝis kun lia estro kaj petis lin, ke li aldonu laboron al la edzo.
Vespere la edzo revenis hejmen, vespermanĝis kaj poste fikis la edzinon tutan nokton.
Ŝi denove renkontiĝis kun la estro kaj petis la samon.
Vespere la edzo revenis hejmen kaj diris: "Nek donu al mi manĝaĵon. Ni tuj iru fiki."
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj, Geedzeco, Sekso

Ŝerco 1579

La aĉetanto furioze:

- Vi diris al mi ke tiu ĉi ĉevalo faris tridek kilometrojn ĉiuhore, kaj mi ne eĉ sukcesas farigi al ĝi kvin.

La vendisto trankvile:

- Mi certigas vin ke tiu ĉi ĉevalo faris tridek kilometrojn ĉiuhore... sed en la vagonaro, kiu portis ĝin ĉi tien el Napolo.

Fonto: Rido Sanigas

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 1576

Dum festeno de apotekistoj, unu el tiuj, suprenlevante la pokalon:

"Mi toastas je la sano de ĉiuj...."

- Bruoj kaj protestoj el ĉiuj flankoj.

"Ne interrompu! - daŭrigas la oratoro - ....je la sano de ĉiuj ĉeestantoj!"

"Haa! bone."

Fonto: Rido Sanigas

4.3333/5 (6 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj, Nigra humuro

Ŝerco 1572

Apotekisto mallaŭte al sia grasega edzino, kiu staras en la malantaŭa butiko:

- Adelio, ne venu, ne eniru en tiu ĉi momento! Mi estas vendonta ses botelojn de mia specialaĵo por malgrasigi.

Fonto: Rido Sanigas

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 1566

Marieto, tiuj ĉi mebloj estas kovritaj per polvo jam de du monatoj.

Tiam, sinjorino, mi estas senkulpa ĉar, kiel vi scias, mi estas dungita de vi nur antaŭ dek tagoj.

Fonto: Rido Sanigas

4.2500/5 (4 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 663

Laboro plinobligas homon. Iun ankaŭ vivtenas ĝi.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 653

Kliento: „Ĉu eltenos tiuj ŝuoj longe?“
Vendisto: „Certe. Mi ne memoras, ke iu venus aĉeti la duan paron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 654

Oni alveturigas pomojn al vendejo. Estro post iu momento diras: „La tria-kvalitajn mi miksos en la duan, la dua-kvalitajn mi vendos kiel la unuan, nur la unua kvalito faros al mi zorgojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 655

Demandas ĵurnalisto vojripariston: „Ĉu vi bone prepariĝis por vintro?“
„Jes, bone, nur neĝo ne surprizu nin!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 656

Estas vero, ke ni havas mankon de rezervaj partoj, sed kontraŭe ni havas superfluon de rezervaj solvoj.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj