Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Dungitoj kaj vendistoj

En ĉi tiu kategorio estas 61 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 641

„Paĉjo, ĉu vintre kreskas pomoj?“
„Ne fileto, vintre kreskas nur ilia prezo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 642

Ĵurnalisto: „Kion vi faras dum libera tempo?“
Oficisto: „Kion vi precize celas – en labortempo aŭ poste?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 622

„Mi aĉetis en bazaro novan horloĝon,“ fieras Jozefo al amiko.
„Kaj ĉu bone funkcias?“
„Bonege. Tiu ĉi estas ĝis nun la plej rapida!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 623

Vizitanto ĉe giĉeto demandas pordiston: „Ĉu laboras ĉe vi sinjoro Nový?“
„Li ne laboras, li estas estro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 624

Aĉetanto petas en vendejo botelon da vino. Vendisto demandas:
„Ĉu blankan aŭ ruĝan?“
„Ne gravas. Mi iras gratuli al amiko kaj li estas kolorblinda.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 625

„Juna sinjoro, vi havas ĉe ni altan salajron, sed vi devas esti laborema kaj diligenta.“
„Mi sciis, ke en tio estos iu problemo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 626

„Mi petas iun aktualan libron, sed sen sekso, perforto kaj krimoj.“
„Tiukaze aĉetu la trajn-horaron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 627

Parolas du homoj el diversaj entreprenoj: „Ĉe ni estis terura labormoralo. Unu duono da homoj laboras kaj la dua faras tute nenion.“
„Ĉe ni tio estas pli bona, tute inverse.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 628

Viro sidas ĉe matenmanĝo nekutime longe. La edzino demandas lin: „Ĉu hodiaŭ vi ne iros al laborejo?
„Diable, mi pensis, ke mi jam estas tie.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 629

„En nia entrepreno laboras du veraj idiotoj.“
„Kiu estas la dua?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj