Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Dungitoj kaj vendistoj

En ĉi tiu kategorio estas 61 ŝercoj.

Ŝerco 663

Laboro plinobligas homon. Iun ankaŭ vivtenas ĝi.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 653

Kliento: „Ĉu eltenos tiuj ŝuoj longe?“
Vendisto: „Certe. Mi ne memoras, ke iu venus aĉeti la duan paron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 654

Oni alveturigas pomojn al vendejo. Estro post iu momento diras: „La tria-kvalitajn mi miksos en la duan, la dua-kvalitajn mi vendos kiel la unuan, nur la unua kvalito faros al mi zorgojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 655

Demandas ĵurnalisto vojripariston: „Ĉu vi bone prepariĝis por vintro?“
„Jes, bone, nur neĝo ne surprizu nin!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 656

Estas vero, ke ni havas mankon de rezervaj partoj, sed kontraŭe ni havas superfluon de rezervaj solvoj.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 657

Ĉu vi pruntus al mi 1500 kronojn?“
„Ĉu vi frenezas? Nun, tri tagoj antaŭ salajro?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 658

„En nia entrepreno ni estas kiel unu familio. Ni ne toleras unu la alian.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 659

„Sinjoro estro, pardonu min, sed mi havas tre malgrandan salajron.“
„Bone. Mi pardonas vin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 660

Ĉe fotografisto: „Kiom kostus 216 fotografaĵoj?“
„Tion mi diros al vi poste. Nun sidiĝu kaj ridetu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 661

Klaŭno: „Sinjoro direktoro, imagu, ke nun mi trovis tiun trikotĉemizon, kiun mi jam duonjaron serĉis!“
„Kie vi trovis ĝin?“
„Sub mia ĉemizo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj