Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Dungitoj kaj vendistoj

En ĉi tiu kategorio estas 57 ŝercoj.

Ŝerco 615

Diras garaĝmajstro: „Fidinde mi ekkonas, ke komencis kreski fungoj – laŭ plimultigo de postuloj pri deĵorvojaĝoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 616

Estro al sekretariino: „Ĝis nun vi faris en diktaĵo nur tri erarojn.“
„Mi ĝojas pri tio, sinjoro estro!“
„Bone, do jam komencu tajpi la duan vorton!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 617

Raportisto dum intervjuo: „Kaj kion vi faras, kiam vi komencas manki al vi materialo?“
„Mi rekomendas al laborisoj malpli ŝteladi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 618

En oficejo diras matene oficistino al sia kolego: „Ĉi nokte mi sonĝis pri vi.“
„Kion mi faris?“
„Nenion.“
„Do tio estis vere mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 619

„Imagu, ke ĉi-nokte oni ŝtelis ĉion de nia ofico.“
„Kaj gardisto?“
„Tiun oni lasis tie.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 620

„Kie estas la ŝlosilo al tiu ĉi seruro?“ – demandas aĉetanto al vendisto.
„Tio estas rabatita seruro, ĉar al ĝi mankas ŝlosilo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 621

“Kial vi estas tiel malgaja?“
„Nia brava direktoro pensiiĝis.“
„Ne gravas, venos nova direktoro kaj eble estos ankaŭ brava.“
„Sed la nova ne plu estos frato de mia patrino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj