Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Dungitoj kaj vendistoj

En ĉi tiu kategorio estas 61 ŝercoj.

Ŝerco 662

„Sinjoro direktoro, kial vi translokigis tiun belan kaj agrablan sekretariinon en alian sekcion kaj havas nun sekretarion?“
„Mi ne plu povis elteni konduti kiel ĝentlemano.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 643

Direktoro al aspirantino je okupo de sekretariino: „Vi bone tajpas, ni dungos vin. Vi ricevos 400 € kaj poste ni eĉ pligrandigos vian salajron“
„Do dungu min poste.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 644

Stacidom-estro en Prago al nova laboristo: „Prenu lubrikilon kaj iru olei relkomutilojn.“
Post semajno venis telegramo: „Mi estas en Budapeŝto, sendu pli da oleo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 645

„Ĉu vi diris al la ĉefo, ke mi estas stultulo?“
„Ne, li jam sciis tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 646

En vendejo: „Sinjorino, tiun televidilon aĉetu, ĝi estas japana.“
„Mi ne povas, ĉe ni neniu scipovas la japanan lingvon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 647

Surskribo sur unu kolbas-vendejo: „Ni garantias, ke niaj salamoj enhavas cent procentojn de viando kaj nur dudek kvin procentojn de aliaj ingrediencoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 648

Direktoro al sia dungito: „Ĉu vi aŭdis iun novan spritaĵon?“
„Jes, kelkajn pri estroj, sed ili tute ne estas ridindaj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 649

„La plej galanta viro el mia oficejo estas Franĉjo.“
„Kial?“
„Kiam li liberigas sidlokon, povas sidiĝi tuj tri virinoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 650

„Mi petas kristnaskan arbon.“
„Ili jam elĉerpiĝis, sed provu veni post la Kristnasko.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 651

Plendas unu amikino al alia:
„Konstante oni parolas pri kvalito de varoj. Kaj mi aĉetis termometron, kiu ĉiun momenton montras aliel!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj