Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Esperantaj vortoj

Ĉu vi vidis skribaĵon ie surstrate aŭ nomon de iu produkto, kiu hazarde estas ankaŭ vorto en Esperanto? Aldonu ĝin, se ĝi estas amuza.

En ĉi tiu kategorio estas 59 tekstaj ŝercoj.

Vokalaj nuancoj 1

Vi havas nur malgrandan ĉambron kaj tamen loĝigas ĉe vi unu senhejmulon. Tio estas kompato.
Vi havas nur malgrandan ĉambron kaj tamen loĝigas ĉe vi dudek senhejmulojn. Tio estas kompoto.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Vortokresko

Por oportuna kuŝo - unu lito.
De kuŝo ĝis "akuŝo" - unu litero.
Akuŝo: ofta konsekvenco de - unu literaro.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Sekso

Progreso

Adamo kaj Evo estis solaj sur la Tero. Kaj tamen, unu tagon - neniu scias, de kie - venis tria homo. Li estis viro. Videble. Kaj li diris al Adamo:
"Mi tre dezirus pasigi unu duonhoron kun via edzino. Ĉu vi bonvolas doni ŝin al mi?"
"Doni?" miris Adamo. "Doni? Certe ne! Sed, se temas nur pri unu duonhoro, vi povas lui ŝin."
"Lui ŝin? Jen bona ideo!" ekĝojis la tria homo, kaj kun plezuro li konstatis:
"Kiel simple kaj senkonflikte! Jam komenciĝis la progreso!"
"Jes", konkludis Adamo, "progreso dank' al... Evoluo!"

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Geedzeco, Religio, Sekso

Kafopaŭzo

Faru kune kafopaŭzon, vi ne havos... pafokaŭzon!

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Danĝera varo

Juna sinjorino, ĵusa patrino, iris en magazenon kaj sin turnis al flegma komizo:
"Mi deziras aĉeti tolon por fari littukojn al mia bebo."
"Bone", opiniis la komizo, "ni havas tre varian sortimenton. Kiom vi volas elspezi?"
"Nu, kiel eble plej malmulte. Vi scias, kiaj estas beboj. La mia estas terura. Apenaŭ mi metis puran vindaĵon, jam li malsekigis ĝin. Kaj dum la tuta tago. Ekzistas certe malmultekosta, tiacela tolo."
"Jes, sinjorino, tiacela tolo ekzistas, sed - ĉu vi havas la necesan permeson por aĉeti armilon?"
"Kion vi diras? Mi ja tute ne intencas aĉeti armilon!"
"Permesu! Armilo aŭ ne armilo, se mi ĝuste komprenas, vi deziras aĉeti pistolon!"

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Infanoj

Fromaĝaj vermoj

„Ĉu vi scias, ke estas vermoj en iuj specoj de fromaĝo”.
„Jes, tion mi aŭdis”.
„Bona Dio, via aŭdkapablo estas ja bonega.”

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2010. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Esperantaj vortoj

Birdlingvo

Kian lingvon parolas la birdoj?

La uzbekan.
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Musoj

Kiun landon musoj plej timas?

Kataron.
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Matraco

Kial "A" similas matracon?

Ĉar ĝi estas la unua lit-er-o.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Esperantaj vortoj

Ŝerco 1792

Kial malriĉa forvojaĝanto similas bonan predikanton?

Ĉar ambaŭ piediros.
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Religio