En monduma salono oni parolis pri societaj ludoj, kaj kelkaj ĉeestantoj diris sian preferon. Al junulo, ĝis tiam timeme silentanta, sinjorino demandis: "Kaj kion vi preferas?" Ĉu damojn? Aŭ eble domenojn?"
La pridemandito konfuziĝis, ruĝiĝis kaj fine balbutis ion pri "damoj kun abdomenoj".
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!
Pirotekniko estas unu afero, parotekniko estas alia. Sed la difino de l' unua validas ankaŭ por la dua:
"Arto prepari artfajraĵojn. Scienco pri eksplodaĵoj." (PIV).
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!
Okaze de la vegetarisma seminario renkontiĝas volapukisto, interlingvaisto kaj esperantisto, ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn.
La volapukisto demandas la interlingvaiston: „Dirü, kiöm öfte la literö ´L´ apäras en la himnö dä interlingvö?“
La interlingvaisto kalkulas kaj respondas: „In nostra himna es 17 literas ´L´! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas ´L´ es in himna di Esperanto?“
La esperantisto kalkulas longtempe kaj poste diras: „192.“
Jen la volapukisto miras: „Tiöm mülte? Ĉu vi pövüs kanti tiön al ni?“
Kompreneble, la esperantisto bonvolas: „En la mondon venis nova sento, la la la la la la la la la la ...“
-Aŭskultu, oni min fitraktis en la teatro, ili elĵetis min!
-Kial do?
-Nu, mi ne scias. Mi estis tie kun mia avino. Ĉar ŝi malbone vidas kaj aŭdas, mi devis de tempo al tempo klarigi ion al ŝi, sed tio dum la duono de la teatraĵo ne ĝenis iun ajn, mi vidis.
Sed ĉio komenciĝis, kiam nova aktoro elŝutis amelan farunon por ŝajnigi kokainon. Mi avino demandis, ĉu tio estas vera kokaino, kaj mi diris laŭte "Tio estas fekulo!". Ho, kiel tiu aktoro malbone rigardis al mi! Kaj malmulte poste, venis virkantisto en kostumo flora, kiu tamen kantis preskaŭ soprane. Ravite, mi ne povis teni min kaj vokis "Ho, tio estas piĉo, lekanto!" Tiam iu teatrano kuris al mi kaj diris, ke mi iru, sed ĝuste tiam mi rimarkis ke sur lia ŝultro sidas insekto. Mi montrante al li diris "Ho, forfikulo!". Kaj tiam ili simple kaptis min kaj elĵetis, kia impertinento!