Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

En ĉi tiu kategorio estas 20 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 665

Plendas fiŝkaptisto: „Ĉi jare mi kaptis nur unu malgrandan karpeton. Se ĉion mi sumigas, ĝi kostis min 3000 kronojn.“
„Kaj imagu, se vi kaptus du karpojn!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 666

Vetis du fiŝkaptistoj, kiu kaptos fiŝon la unua. Unu falis tuj komence en akvon kaj la dua krias: „Tio ne validas, per manoj oni ne rajtas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 667

Fanfaronas ĉasisto: „Hieraŭ mi pafmortigis 15 anserojn.“
Lia amiko: „Mi supozas, ke tio estis sovaĝanseroj.“
„Ne, sed vi devus vidi, kiel sovaĝiĝis ilia posedantino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 668

„Vi iras fiŝi ĉiutage. Kion vi faras kun fiŝoj?“
„Mi rostas ilin por vespermanĝo.“
„Unufoje jare tio ja ne povas malutili.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 669

Viro sukcesis malaperi de oficejo kaj iris fiŝi. Post iom da tempo veturas sur rivero motorboato. Viro rapide kaŝas sin en alta herbaro. Kiam la boato forveturis, li diras: „Mi havis feliĉon, nek la estro, nek mia edzino vidis min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 670

Du ĉasistoj kuŝas en tendo. Subite ekblekegas leono. Sinjoro Novák diras al sia amiko: „Vetu pri mil kronoj, ke dum duonhoro ĝi estos mia.“ Kun pafilo li eliras el tendo. Post iom da tempo puŝas leono kapon en tendon kaj demandas: „Ĉu vi konas sinjoron Novák? Ĵus li perdis vetmonon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 671

Revenas du fiŝkaptistoj de rivero sen fiŝoj. Unu diras: „Mi ne komprenas, kiel povis niaj antaŭuloj vivteni sin per fiŝkaptado.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 672

„Kion vi mortpafis en Afriko?“ demandas unu ĉasisto la duan.
„Nu, tri leonojn, kvar krokodilojn kaj ĉirkaŭ kvardek noŭplisulojn.“
„Ĉu noŭplisulojn? Dio mia, kio estas tio?“
„Nu, ĝi estas preskaŭ tiom granda kiel mi, nigra kaj kiam ĝi forkuras, krias:
,no, please, no...‘“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 673

„Kie ĉi tie estas entute la plej bona loko por fiŝkaptado?“
„Tie malantaŭ la arbo. De tie videblas, kiam venas fiŝgardisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 674

Fiŝgardisto: „Kial vi fiŝkaptas je pasintjara permesilo?“
„Mi kaptas nur tiujn fiŝojn, kiujn mi ne kaptis pasintjare.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj