Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

En ĉi tiu kategorio estas 21 ŝercoj.

Vokalaj nuancoj 3

Viro sidas ĉe riverbordo kun hokfadeno: fiŝisto.
Pasanto malbonintence puŝas lin en la akvon: faŝisto.
La viro ĉe la riverbordo falas en la akvon: fuŝisto.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (1 voĉo)

Ido

4.6667/5 (3 voĉoj)

Leporeto kaj Porkideto

La porkideto renkontas la kuraĝan leporeton.
– Saluton, kuraĝa leporo! Ĉu vi vere ne timas la vulpon?
– Vere ne.
– Ĉu mi povas iri kun vi? Mi aŭdis, ke ĝi ĉasadas ĝuste ĉi-regione, kaj mi timas terure.
– Sekvu min!
– Vi, kuraĝa leporo, mi sentas, ke la vulpo estas proksime. Ĉu tutcerte vi ne timas?
– Tutcerte.
– Mi jam eĉ vidas ĝin tie, jen ĝiaj dentoj! Kial ĝi ne formanĝas vin?
– Kelktage mi portas al ĝi porkidon.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Imre SZABÓ

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj, Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj, Nigra humuro

Karpo

La fiŝhokisto kaptas grasan karpon.
– Mi portos vin hejmen por vespermanĝi! – li ekĝojas.
– Mi faras sveltigan terapion – respondas la karpo. – Ni iru prefere en kinejon!

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2013. Verkis Imre SZABÓ

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Leono

Estis en la praarbaro du ĉasistoj. Subite ili ekvidas grandan leonegon starantan en senarbejo. Unu ĉasisto forkuris en la praarbaron, dum la alia genufleksis, petegante Dion, ke la leonego ne malsatu. Levante sian kapon li vidis, ke ankaŭ la leonego sidas kaj preĝas.
Diris la ĉasisto: „Ĉu ankaŭ vi preĝas al Dio?”
La leonego: „Ne, mi nur diras mian manĝopreĝon!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj, Religio

Ŝerco 675

„Tiuj vulpoj estas ruzaj bestoj. Antaŭ nelonge mi unu pafmortigis kaj kiam mi venis al ĝi, ĝi estis hundo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 676

Inter ĉasistoj: „Ĉu vi jam pafmortigis cervon?“
„Ne, sed unun mi tre timigis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 677

„Dimanĉe fiŝkaptistoj havos konkurson.“
„Kaj kien ili kuros?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 678

„Laŭdire vi kun via edzo fiŝkaptas?“
„Ne plu. Parte mi tie bruis per ilo, dufoje mi laŭte ekparolis, dum mia vivo mi ne ellernis ĝuste tredi logaĵon, ambaŭ manojn mi havas maldekstrajn kaj krome mi fine kaptis fiŝon!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 679

Diras fiŝkaptisto al nikso: „Aĉetu al tiuj viaj najadoj iun biĵuterion, por ke ili ne ŝtelu de mi trembrililojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj