Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 220 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 774

Telefonas filino al la patro: „Kion mi faru, mia edzo estas al mi malfidela.“
La patro: „Telefonu vespere, la patrino havas pri tio pli grandan sperton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 775

„Kio estas ĉefa malavantaĝo de poligamio?“
„Bopatrinoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 776

Novedzo du semajnojn post geedziĝfesto: „La edzino estas rilate al mi tre dolĉa, sed ĉiun manĝon ŝi trosaligas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 777

„Ĉu vi kredas, ke ekzistas ĉiopova forto?“
„Memkompreneble, ja mi edziĝis al ŝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 755

Inter najbarinoj: „Mia edzo foje diras eĉ nek unu vorton dum la tuta tago. Do mi ne scias, ĉu li havas nenion por diri al mi, aŭ li devas ion prisilenti.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 756

„Ĉu povas esti io malpli bona ol tro frua edziĝo?“
„Jes, malfrua eksedziĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 757

„Ĉi-jare mi havis belegan libertempon.“
„Ĉu vi pasis ĝin ĉe la maro?“
„Mi ne, sed la edzino kaj la bopatrino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 758

Patrino instruas la filinon, kiu estas ekde nelonge edziniĝinta: „Kun la edzo tro ne diskutu. Tuj komencu plori.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 759

Juna viro malkviete telefonas al sia karulino: „Sensacio, mia kara. Direktoro faris min sia vicdirektoro, altigis al mi salajron je mil kronoj, post duonjaro, ricevos ni loĝejon, ĉu vi deziras fariĝi mia edzino?“
„Jes, mi deziras, karulo. Sed, kiu fakte telefonas?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 760

Geedzoj partoprenas ĉasadon de rinoceroj. Al la edzo ekmalfunkciis pafilo. La edzino celas la rinoceron, kiu kuregas al ili.
La edzo krias: „Pafu, do pafu!“
La edzino: „Sed nur kondiĉe, ke vi ne mokos min, se mi hazarde ne trafos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco