Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 220 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 738

Patro konsilante al filo: „Edziĝi pro mono estas malsaĝo. Vi ja povas pruntepreni ĝin kun multe malpli granda risko.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 739

Inter pensiuloj: „Kial vi daŭre ne laboras?“
„Mi ne devas.“
„Ĉu vi estas vidvo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 740

Inter amikoj: „Ĉu via edzino estas vere tute orfo?“
„Jes.“
„Mi neniam edziĝus al orfo.“
„Kial?“
„Estus neniu, kiu zorgus pri niaj infanoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 741

Patrino surprovas sur la fileto vestaĵon. Ŝi longe ne povas decidiĝi. La patro: „Rapidu, alimaniere la knabo dume elkreskos el ĝi!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 742

Inter amikinoj: „Mi povas de mia edzo nenion atingi.“
„Do transiru al hidroterapio.“
„????“
„Vi devas persiste plori.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 743

Sinjoro Novák gratas pordon de loĝejo kaj najbarino miras, kion li faras. Sinjoro Novák mallaŭte: „Ie mi perdis ŝlosilojn kaj mi deziras, ke la edzino opiniu, ke tio estas nia kato.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 744

„Kial vi aĉetas al la edzino novan veston, dum vi planas eksedziĝi?“
„Alimaniere mi ne devigos ŝin veni al juĝejo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 722

Pli aĝaj geedzoj iras tra parko. Ŝi diras: „Ĉu vi memoras, ke vi kisis min ĉi tie antaŭ tridek jaroj?“
„Jes, mi memoras.“
„Kaj ĉu vi tiam pensis, ke vi edziĝos al mi?“
„Kiu pensus tuj pri la plej malbona afero?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 723

Iras du kolegoj el oficejo kune, subite unu trenas la duan en trairejon kaj time diras: „Ni devas kaŝi nin, sur la kontraŭa trotuaro staras mia edzino kun mia amatino kaj babilas.“
Lia kolego ekrigardas el al trairejo kaj diras: „Kion vi vidas, tie staras mia edzino kun mia amatino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 724

Knabino, rekontante pri vespero ĉe sia amanto, konfidas al amikino:
„Mi ja sciis, ke mi ne devus konatiĝi kun lia familio. Lia edzino faris skandalon!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco