Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 220 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 826

„Laŭdire vi ekkonis vian edzinon dum libertempo.“
„Ne, tie mi edziĝis, vere mi ekkonis ŝin nur hejme.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 827

„Karulo, kion vi dezirus se faladus stelo?“
„Ke ĝi ne trafu min!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 828

„Sinjoro advokato, mi volus divorci, sed diskrete.“
„Kion vi celas?“
„Nu, por ke mia edzino pri tio ne eksciu!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 829

„Dum tri tagoj mi ne povis dormi pro tusado de mia edzino.“
„Do alvoku kuraciston!“
„Nenecesas. Mi forveturos por 19 tagoj por deĵorvojaĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 830

Malicemo estas, kiam edzino kredencas al vi bieran fromaĝon, vinajn kolbasojn kaj glason da mineralakvo.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 831

Edzino al la edzo: „Ordiĝu iom!“
La edzo: „Kial, ĉu vi iun atendas, aŭ ni ien iros?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 832

Edzino al la edzo: „Antaŭ vi mi havis ok adorantojn kaj ĉiuj estis pli saĝaj ol vi.“
„Ili ankaŭ pruvis tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 817

Demandas onklino sian tridekjaran nevon: „Ĉu vi ne pripensas geedzecon?“
„Ja mi pripensas, se mi ne pripensus, jam delonge mi estus edziĝinta.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 818

Edzino dum balo al sia edzo: „Ĉu vi deziras finfine peti min pri danco?“
La edzo: „Memkompreneble, ja mi ne estas ĉi tie nur por amuziĝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 819

„Kara, ĉu vi dezirus edziniĝi al mi?“
„Jam dufoje mi diris, ke ne.“
„Ho, pardonu min, ĉu tio estis vi?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco