Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 810

Inter franduloj: „Kio plej multe bongustas al vi?“
„Matenmanĝo ĉe fremda virino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 811

„Ĉu vi freneziĝis? Vi havas sesdek jarojn kaj deziras edziĝi al dekokjara knabino? Ja tio estas sinmortigo.“
„Pli bone mortigi sin per bela brilfrotita tranĉilo ol per aĝa rusta forketo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 812

„Kial vi mienas tiel malgaje?“
„Mi atendis en stacidomo kaj la edzino de banloko ne alveturis. Mi timas, ke ŝi estas hejme jam ekde hieraŭ!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 813

Al sinmortigonto, kiu staras en fenestro de la oka etaĝo kaj preparas sin salti suben, vokas lia amiko: „Ne frenezu, pensu pri la infanoj kaj la edzino!“.
Iom poste: „Ne, pri la edzino ne!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 814

Je la tria horo matene eniras edzo al dormĉambro kaj malgajege anoncas:
„Kara, paku viajn aĵojn kaj kuru al Johano Balano! Mi malgajnis vin dum kartludo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 815

Revenas sinjoro nokte hejmen kaj tie bonvenigas lin hundo per terura bojado. Li diras al la edzino: „Kion vi parolis al tiu hundo pri mi?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 816

„Kio hieraŭ okazis ĉe vi, ke estis tia terura bruo kaj krio?“ – demandas najbarino.
„Nu, mi trovis en poŝo de edzo mamzonon, kaj li ĵuris ke ĝi estas lia.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 795

„Ĉu povas virino fari viron milionulo?
„Jes, se li antaŭe estis miliardulo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 796

Edzino al la edzo: „Kiel donacon al festotago mi pruntos al vi ŝlosilon de domo, vi povas iri al amikoj en drinkejon. Sed je la oka estu hejme!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 797

„Ne edziĝu en junio, edziĝu en julio.“
„Kial?“
„Vi gajnos unu tutan monaton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco