Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 785

Junulo trovis kvarfolion, donis ĝin al sia karulino kaj ŝi feliĉege diras: „Eble ni havos baldaŭ edziĝofeston.“
Junulo surprizite: „Mi opiniis, ke kvarfolio alportas feliĉon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 786

Edzino: „Se ne estus vi, ni estus ideala geedza duopo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 787

„De kio vi havas tiun bluaĵon sub la okulo?“
„Hieraŭ mi helpis al iu fraŭlino kiu estis en akvo, venis mia edzino kaj batis min.“
„Ŝi estas senkora. Kaj kie tio okazis?“
„En nia banĉambro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 788

Edzino: „Tiuj viaj eternaj paroloj pri futbalo jam enuas min. Ĉu vi ne volas komenci paroli pri io alia, ekzemple pri seksumado?
La edzo: „Ja vi ne deziras, ke mi sabaton post sabato opukiĝu pri seksumado?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 766

Edzino: „Mi kapablas imagi, kiel terurajn ideojn vi havis, kiam mi hieraŭ foriris kaj lasis al vi neniun informon.“
„Jes, ke vi revenos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 767

„Amiko, serioze mi avertas vin. Se ankoraŭ unufoje mi kaptos vin kun mia edzino, vi devos edziĝi al ŝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 768

Diras sinjoro Novák: „Mi havas neniujn problemojn pri mia libertempo. Kiam mi iros, fiksos la estro. Kien mi iros, fiksos mia edzino. Por mi restas nur decido, kie mi akiru monon por tio.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 769

„Ĉu vi scias, ke geedzoj N. veturos ĉirkaŭ la mondo? Ŝi veturos norden kaj li suden.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 770

„Ĉu vi vere edziniĝis al Roberto? Mi opiniis, ke vi deziris neniam edziniĝi?“
„Tion opiniis, kompatindulo Roberto, ankaŭ.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 771

„Estas nekredeble, kiel stulta estas tiu nia filo,“ – rimarkas edzo.
„Almenaŭ vi povas esti certa, ke li estas via.“ – reagas edzino.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco