Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 759

Juna viro malkviete telefonas al sia karulino: „Sensacio, mia kara. Direktoro faris min sia vicdirektoro, altigis al mi salajron je mil kronoj, post duonjaro, ricevos ni loĝejon, ĉu vi deziras fariĝi mia edzino?“
„Jes, mi deziras, karulo. Sed, kiu fakte telefonas?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 760

Geedzoj partoprenas ĉasadon de rinoceroj. Al la edzo ekmalfunkciis pafilo. La edzino celas la rinoceron, kiu kuregas al ili.
La edzo krias: „Pafu, do pafu!“
La edzino: „Sed nur kondiĉe, ke vi ne mokos min, se mi hazarde ne trafos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 761

Edzino: „Kial vi dum manĝo legas? Vi ne scias do, kion vi manĝas.“
La edzo: „Ja ĝuste tial mi legas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 762

Edzo: „Tio estas bonega gulaŝo. De kie vi havas recepton?“
„El iu detektiva romano.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 763

„Ĉu vi kredas je amo je la unua rigardo?“
„Certe! Ĉu mi povus edziniĝi al mia edzo, se mi lin rigardus ankoraŭ unufoje?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 764

„Mi havis idealojn. Havis, ĝis mi al unu edziĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 765

Atleto en stadiono prepariĝas por lancĵeto kaj diras al kolego: „Mi devas strebi, en tribuno sidas la bopatrino.“
La kolego: „Vana klopodo, tiel malproksimen vi ne ĵetos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.3333/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 745

Inter amikoj: „Kial vi estas tiel nervoza?“
„Mi gajnis 10 000 kronojn kaj timas diri tion al mia edzino, ke ŝi min ne suspektu, ke mi gajnis 20 000 kronojn.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 746

„Al mia unua edzino mi estas dankema por kariero kaj al la kariero por mia dua edzino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 747

Inter kolegoj: „Ekde tiu tempo, kiam mi perdis ŝlosilon de kelo, ni tute ne kverelas kun la edzino.“
„Kaj ĉu via edzino ne koleras, ke vi perdis la ŝlosilon?“
„Mi ne scias, ŝi restis en la kelo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco