Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Novedzo

- Kara amiko, mi aŭdis ke vi edziĝis?
- Jes...
- Mi gratulas vin! Ĉu vi estas feliĉa?
- Mia edzino diras ke jes..
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj, Viroj

Propono

Edzino: Rigardu tiun drinkemulon!

Edzo: Kiu li estas?

Edzino: Antaŭ dek jaroj li proponis edziĝi al mi. Mi rifuzis.

Edzo: Nu, li ŝajne daŭre festas.

Fonto: Twitter (@DadsPuns)

5.0000/5 (6 voĉoj)
La Geedzeco

Malbonŝanca pro edzinoj

Mi malbonŝancis pri ambaŭ miaj edzinoj. Unu min forlasis, la alia ne.
5.0000/5 (7 voĉoj)
La Geedzeco

Mia plej bona amiko

"Mia edzino forkuris de mi kun mia plej bona amiko."
"Sed Franĉjo neniam estis via plej bona amiko."
"Nu, nun li jam estas…"
2.7895/5 (19 voĉoj)
La Geedzeco

Geedzoj televidas

Geedzoj sidas sur la sofo, li trinkas bieron, ili televidas.
Subite li diras: "Mi amas vin!"
Ŝi: "Ĉu tion diris vi, aŭ parolas el vi la biero?"
Li: "Ne, tion mi diris al la biero."
2.8889/5 (9 voĉoj)
La Alkoholo, Amo, Geedzeco

Problemoj kun ekdormado

Parolas du amikoj:
- Onidire seksumado bone efikas por dormploblemoj.
- Jes, tutcerte. Mia edzino ekdormas tuj kiam mi nur mencios ĝin...
2.8947/5 (19 voĉoj)
La Geedzeco, Sekso, Virinoj, Viroj

Seriozaj rilatoj

Unu viro rakontis:
"En mia vivo estis du seriozaj rilatoj kun virinoj. Sed ambaŭ malbonaj. La unua forlasis min kaj la dua ne…"
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Amo, Geedzeco, Virinoj, Viroj

Ŝerco 1692

En la kverelo inter vera viro kaj vera virino ĉiam venkas tiu, kiu ekploras la unua.
3.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 1691

- Vi amas min malpli ol vian matematikon!
- Ne.
- Pruvu!
- Ni prenu L, la aron de amataj objektoj...
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Aĝo por divorco

Centjaraĝaj geedzoj venas al ofico kaj petas divorcon.
La oficisto surprizite demandas: "Kaj ĉu vi ne trovis tion pli frue?"
"Ni restis kune nur pro infanoj. Sed nun, kiam ili estas mortintaj…"
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco