Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 845

Edzino al la edzo: „Vi havas teruran sklerozon. Certe vi forgesis ion aĉeti, sed mi ne povas rememori, kion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 846

Inter amikinoj: „Ĉu vi jam aŭdis, ke Anja edziniĝos?“
„Ne. Mi eĉ ne scias, ke ŝi estas graveda.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 847

Iam havis infanoj pli multe da gefratoj. Nuntempe ili havas pli multe da patroj.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 848

„Kial vi eksedziĝis kun via edzino?“
„Kaj kun kiu alia mi eksedziĝu?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 849

Patrino al la filino, kiu antaŭ du monatoj edziniĝis: „Kia estas via edzo?“
„Scivolemega. Ĉiam, kiam mi kuiras, li volas scii, kio tio estas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 850

Pri la una amo oni havas malbonajn rememorojn, precipe tiam, kiam oni eĉ kun ĝi edziĝis.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 851

Patro al la filino: „Vi freneziĝis. Nia aŭtomobilo disfalas, tra tegmento pluvas, fridujo ne funkcias, stuko forfalas kaj vi deziras edziniĝi kun poeto!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 852

Inter amikinoj: „Mi ĝojas, ke la edzon elektis al mi miaj gepatroj. Almenaŭ ili ne povas fari al mi riproĉojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 853

Patro al siaj idoj: „Manjo, estas tempo, ke vi jam edziniĝu. Kaj Joĉjo, mi esperas, ke vi ne estos tiel stulta, ke vi edziĝos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 833

„Mia edzino estas kiel neĝplago.“
„???“
„Ĉiam ŝi surprizas min, kiam mi tion malplej atendas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco