Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 698

Malgranda knabineto demandas patrinon: „Kial mi ne rajtas naĝi en rivero kaj patro tie banas naĝas?“
Patrino: „Ĉar la patro estas asekurita.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 699

Edzino: „Ĉu estas vero, ke en la paradizo estas edzoj apartigitaj de edzinoj?“
Edzo: „Memkompreneble, aliekaze ĝi ne estus paradizo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 700

Edzino: „Ĉu vi jam parolis kun tiu viro, kiu savis min kontraŭ dronmorto?“
Edzo: „Jes, tuj hieraŭ, dum tri horoj li pardonpetadis min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 701

Virino: „Hieraŭ mi devis trioble vangofrapi mian edzon.“
Amikino: „Kial, ĉu li kontraŭstaris?“
Virino: „Ne, por ke li vekiĝu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 702

Eblas harmonii kun ĉiu virino, kiam oni ne kontraŭas al ŝi.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 703

Inter najbarinoj: „Mia edzo revenis el banejo sen geedzringo. Mi nun ne scias, ĉu li ĝin fordrinkis aŭ kaŝante perdis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 704

Telefonas al riparejestro lia edzino: „Sendu ĉi tien ripariston de akvotubo.“
„Mi sendos al vi Karlon.
„Tiun ne.“
„Kial?“
„Li estas tro maljuna.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 705

Demandas edzo sian edzinon: „Kial vi ŝminkas vin?“
„Por ke mi estu bela.“
„Kaj kial vi ne estas?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 685

Demandas vespere malgranda lernantino sian patrinon, kio estas katastrofo.
Patrino hezite: „Mi ne scias, kiel tion priskribi.“
Patro el najbara ĉambro vokas: „Ne priskribu, montru!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 686

Edzino al edzo la 8-an de marto: „Ĉiuj edzoj ĝojigas siajn edzinojn almenaŭ je Internacia tago de virinoj, kaj de vi - nenio.“
Edzo: „Ja mi manĝis tiun tre trosalitan vespermanĝon sen unu sola kontraŭdiro!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco