Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 163 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 867

„Panjo, kiu estas filmstelo?“
„Aktorino.“
„Kaj ĉu aktoro estas filmluno?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 868

Super infanĉareto: „Tio estas belegaj ĝemeloj. Ĉu estas ambaŭ knabetoj?“
„Nur tiu dekstra, tiu maldekstra estas melono.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 869

Juna viro interesiĝas en entrepreno pri laborloko.
Estro: „Ni tre volonte dungus vin, sed ĉe ni estas nenio por fari.“
Junulo: „Bonege, tio konvenas al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 870

„Imagu, nia avino forveturis je libertempo kaj niajn infanojn lasis je nia zorgo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 871

Knabeto ne volas obei la patrinon kaj lia patro diras al li: „Mi estas pli aĝa ol vi kaj vian patrinon mi obeas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 872

Diras maljunulo en emeritdomo: „Mi dezirus vivi ankoraŭ dudek jarojn.“
„Kial?“
„Mi dezirus ĝisatendi, kiam mia nepo alveturigos ĉi tien mian filon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 873

Knabeto ĉe tablo kolere: „Kial ĉiuj manĝoj, kiuj al mi ne bongustas, estas sanaj?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 874

Knabeto plendas al amiko: „Mia patrino krias je mi kvazaŭ mi estus ŝia edzo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 875

Knabo demandas: „Onklo, ĉu vi estas edziĝinta?
„Ne.“
„Kaj kiu diras al vi, kion vi faru?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 854

„Kial ne sufiĉas al vi mono por mastrumaĵo?“
„Stariĝu sur la pesilon kaj ekvidos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj