Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 163 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 920

Knabineto diras al sia frateto: „Mi preferus esti knabo ol knabino.“
„Do vi plendas malfrue! La patrino antaŭ nelonge finkudris por vi jupon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 921

„Julia, vi devas jam lerni dormi sola! Ja vi jam estas sufiĉe aĝa.“
„Nu, panjo, vi estas eĉ pli aĝa kaj daŭre dormas kun paĉjo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 922

„Ĉu via filo pripensas estontecon?“
„Daŭre. Ĉion li prokrastas por alia tago.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 923

Knabeto demandas la patron: „Kiam mi jam scipovas paroli, kion mi lernu nun?“
„Silenti, knabeto“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 924

Patrino demandas sian malsanan filon: „Kie somere vi malvarmumis tiel terure?“
„Mi ne scias, verŝajne nokte, mi sonĝis, ke mi konstruas neĝulon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 925

„Franĉjo, kio plaĉis al vi plej multe en zooĝardeno?“
„La unua pavilono apud enirejo.“
„Kion oni havis tie?“
„Kolbasetojn kaj limonadon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 926

Eduko estas eksperimento fari el mia infano ion alian ol estas mi.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 908

Knabeto: „Mi ludas jam la duan violonĉelon. La unuan disrompis mia patro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 909

Pluvas. Antaŭ kabano sidas patro kun filo kaj demandas lin: „Ĉu vi scias, kiel estiĝas pluvo?“
„Mi scias, pluvnubo ne plu povas elteni tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 910

Patro revenas hejmen el laborejo. En antaŭĉambro diras al li la filo: „La patrino estos surprizita, antaŭ duonhoro ŝi ektelefonis al vi en oficejon kaj daŭre ŝi parolas kun vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj