Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 163 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 943

Patrino: „Mi diris al vi, ke vi lavu plankon!
Filo: „Mi lavis ĝin.“
Patrino: „Do, kial tio ne estas videbla?“
Filo: „Ĝi jam sekiĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 927

„Paĉjo, kial tiu aglo tiel longtempe rondflugas sur unu loko?“
„Mi ne scias, verŝajne jam mankas al ĝi benzino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 928

Turisto demandas knabeton: „Kie ĉe vi oni lasas razi kaj tondi sin?“
„Sur la kapoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 929

„Rigardu tra la fenestro, ĉu ankoraŭ falas neĝo.“
„Neĝo ne plu, nun nur homoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 930

Patrino al Peĉjo: „Hodiaŭ vi tro kolerigis min. Mi diros tion vespere al la patro.“
Peĉjo: „Tiuj virinoj! Ili kapablas respekti neniun sekreton!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 931

Malgranda filineto demandas la patron: „Kial vi manĝas, kiam vi ne plu estos pli granda?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.4000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 932

Anja vizitis sian avinon en kamparo kaj vidis unuafoje fazanon. Ŝi demandas tre mirigite: „Avinjo, ĉu ĉe vi surhavas kokinoj kostumojn?

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 917

Patro: „Memoru, ke per bonkonduto en la vivo vi perdos nenion.“
Filo: „Nek lokon en tramo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 918

En familio naskiĝis trinaskitoj. Trijara frateto demandas: „Ĉu ĉi tie restos ĉiuj, aŭ oni sendis ilin al ni, por ke ni elektu?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 919

„Franĉjo, kiam vi jam finfine komencos manĝi per manĝilaro?“
„En kiun manon mi poste ekprenus tranĉaĵon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj