Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 163 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 911

Plenkreskanta filo al la patro: „Kiom perlaboru edziĝinta homo?“
„Minimume trioble pli multe.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 912

Sinjorino demandas surstrate knabeton: „Kial vi ploras?“
„Ni havas por tagmanĝo tranĉaĵojn kun terpoma kaĉo.“
„Ĉu vi ne ŝatas ĝin?“
„Mi ŝatas ĝin, sed mi ne povas trovi la vojon hejmen.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 913

Plendas viro: „Oni konstante havigadu ion por infanoj. Pasintsemajne tio estis skioj, hodiaŭ lambastonoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 914

Plendas juna patrino: „Fileto laŭdire ludos kun konstruludaĵo, nur kiam li ricevos kvindek kronojn po horo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 915

Malgranda knabineto demandas: „Onklino, kial vi ne havas infanojn?“
„Cikonio ne alportis ilin al mi.“
„Ho jes, se ankoraŭ vi kredas je cikonio!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 916

„Kial vi deziras por naskiĝtago tiun simion?“
„Por eksperimento, paĉjo. Mi deziras observi, kiel ĝi ŝanĝiĝas al homo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 898

Fanfaronas knabeto: „Mi perlaboris 5 kronojn. Mia onklino donis al mi du kronojn, por ke mi violonludu kaj poste plu tri kronojn, por ke mi finu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 899

„Avo, kiam vi fariĝis avo?“
„Kiam vi naskiĝis.“
„Se mi ne naskiĝus, ĉu vi ne estus avo?“
„Ne.“
„Kion vi donos al mi pro tio?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 900

„Sekigitan lakton oni hejme produktas tiel, ke dum du semajnoj oni ne trinkigas bovinon kaj poste senpolvigas bovinmamon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 901

Koleras patrino: „Kie vi tiel terure kotmakulis vin, ja nenie ĉirkaŭ estas iu pluvmarĉeto.“
Filo: „Neniu problemo, sufiĉas nur diligente serĉi!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj