Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 181 ŝercoj.

Ŝerco 871

Knabeto ne volas obei la patrinon kaj lia patro diras al li: „Mi estas pli aĝa ol vi kaj vian patrinon mi obeas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 872

Diras maljunulo en emeritdomo: „Mi dezirus vivi ankoraŭ dudek jarojn.“
„Kial?“
„Mi dezirus ĝisatendi, kiam mia nepo alveturigos ĉi tien mian filon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 873

Knabeto ĉe tablo kolere: „Kial ĉiuj manĝoj, kiuj al mi ne bongustas, estas sanaj?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 874

Knabeto plendas al amiko: „Mia patrino krias je mi kvazaŭ mi estus ŝia edzo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 875

Knabo demandas: „Onklo, ĉu vi estas edziĝinta?
„Ne.“
„Kaj kiu diras al vi, kion vi faru?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 854

„Kial ne sufiĉas al vi mono por mastrumaĵo?“
„Stariĝu sur la pesilon kaj ekvidos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 855

Gepatroj sendis sian filon al avo por 14 tagoj. Post ĉi tiuj 14 tagoj ili sendis al la avo telegramon: „Nepon ne sendu reen, ĉi tie furiozas uragano.“
La avo respondis: „Mi sendas la nepon, prefere sendu uraganon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 856

Demandas maljuna kamparano en Prago junulon: „Mi petas, kiel plej bone mi sukcesus veni en muzeon?“
La junulo: „Lasu vin remburi!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 857

Admonas maljunulo knabeton: „Knabeto, knabeto, ĉu vi ne komencis fumi iom tro fure?“
„Kial tro fure? Ja post momento estos tagmezo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 858

Patro al la filo dum promeno: „Rigardu, tie flugas cikonio.“
La filo kolermiene: „Ne komencu denove kun tiuj biologiaj fabeloj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj