Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 181 ŝercoj.

Ŝerco 924

Patrino demandas sian malsanan filon: „Kie somere vi malvarmumis tiel terure?“
„Mi ne scias, verŝajne nokte, mi sonĝis, ke mi konstruas neĝulon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 925

„Franĉjo, kio plaĉis al vi plej multe en zooĝardeno?“
„La unua pavilono apud enirejo.“
„Kion oni havis tie?“
„Kolbasetojn kaj limonadon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 926

Eduko estas eksperimento fari el mia infano ion alian ol estas mi.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 908

Knabeto: „Mi ludas jam la duan violonĉelon. La unuan disrompis mia patro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 909

Pluvas. Antaŭ kabano sidas patro kun filo kaj demandas lin: „Ĉu vi scias, kiel estiĝas pluvo?“
„Mi scias, pluvnubo ne plu povas elteni tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 910

Patro revenas hejmen el laborejo. En antaŭĉambro diras al li la filo: „La patrino estos surprizita, antaŭ duonhoro ŝi ektelefonis al vi en oficejon kaj daŭre ŝi parolas kun vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 911

Plenkreskanta filo al la patro: „Kiom perlaboru edziĝinta homo?“
„Minimume trioble pli multe.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 912

Sinjorino demandas surstrate knabeton: „Kial vi ploras?“
„Ni havas por tagmanĝo tranĉaĵojn kun terpoma kaĉo.“
„Ĉu vi ne ŝatas ĝin?“
„Mi ŝatas ĝin, sed mi ne povas trovi la vojon hejmen.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 913

Plendas viro: „Oni konstante havigadu ion por infanoj. Pasintsemajne tio estis skioj, hodiaŭ lambastonoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 914

Plendas juna patrino: „Fileto laŭdire ludos kun konstruludaĵo, nur kiam li ricevos kvindek kronojn po horo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj