Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 181 ŝercoj.

Ŝerco 895

Demando de patrino: „Mi havas dekkvinjaran filinon. Kiel mi klarigu al ŝi iujn aferojn pri sekso?“
„Ŝajniĝu, ke vi scias minimume tiom, kiom ŝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 896

„Marko, paĉjo hodiaŭ diris al mi, ke ni devenas de simioj. Ĉu tio povas esti vero?“
„Mi ne zorgas pri viaj familiaj rilatoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 897

Knabeto al la patrino: „Tio estas maljusta, patron vi lasas trankvile dormi ĉe televidilo kaj min, kiu volonte rigardus, vi pelas en liton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 876

En gastejo mendas knabeto bieron. Kelnero miras: „Ĉu vi trinkas bieron?“
„Ne, sed por fruktsuko mankas al mi unu krono.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 877

Iras patrino tra parko kaj vidas, ke ŝia deksesjara filino ĉikaŭbrakas iun junulon. Ekvokas je ŝi: „Tuj lasu tiun fraŭlon!“
„Mi ne forlasos, mi vidis lin unua!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 878

Miras tabak-vendisto: „Ĉu tiom da cigaredoj vi aĉetas por via patro?“
Knabo: „Ne, tio estas por nia tuta klaso.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 879

Najbaro: „Kion vi festis hieraŭ, ke vi dancis en ĝardeno?“
“Ni ne festis, la filo sukcesis renversi abelujon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 880

„Sinjorino Nováková, mi miras, kiel modele vi edukas viajn infanojn.“
„Tio estas facila. Ĉiam mi imagas, ke mi edukas fremdajn infanojn, kaj fremdajn infanojn oni ja edukas facile.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 881

Eta knabo vane provas atingi sonorileton. „Atendu, mi helpos al vi,“ diras unu maljunulo kaj premas la sonorileton.
„Bone, avo, kaj nun ni kuru.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.8000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 882

„Peĉjo, kiun vi amas pli multe, la patron aŭ la patrinon?“
„La patron, tiu ne estas dum la tuta tago hejme.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj