Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 181 ŝercoj.

Ŝerco 1723

Knabo furzis dum la leciono kaj la instruistino forigas lin de la klaso. Li foriras, ridegas kaj la ĉirkaŭiranta direktoro demandas pri la kialo:
- Kial vi ridas?
- Ĉar estas stulte - mi furzis dum la leciono, la instruistino forigis min de la klaso kaj ili ĉiuj nun sidas en tiu fiodorego! :)
1.8462/5 (13 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo

Mi ne volas dormi kun mia frateto

— Panjo, panjo! Mi ne plu volas dormi kun mia frateto!
— Silentu! Mi jam klarigis al vi, ke ni ne havas sufiĉe da mono por entombigi lin.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro

Nevidebla amiko

4.8000/5 (10 voĉoj)
La Infanoj

Princino scias

Eta princino trovas ranon kaj la rano diras per homa lingvo: "Se vi kisos min, mi turniĝos en belan princon."
La princino iom pripensas kaj diras: "Mi ne kisos vin. Mi volas parolantan ranon!"
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj

Pruvo de patrina amo

Parolas 2 infanoj:
- Mia patrinom min tre, tre amas.
* Kiel vi scias?
- Ŝi jam ŝanĝis 4 patrojn sed min ĉiam tenas.

Fonto: Zvolensko

4.0000/5 (4 voĉoj)
La Amo, Infanoj

Kialo por nekunludi

En lernejo instruisto demandas al Ferĉjo: Ĉu vi ne plu ludas kun Joĉjo?
- Ĉu vi ŝatus ludi kun iu kiu trompas?
* Nu, certe ne.
- Vidu, ne Joĉjo volas...

Fonto: Zvolensko

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Post divorco

Dum divorcado oni demandas la infanon: Ĉe kiu gepatro vi ŝatus resti?
- Dependas al kiu vi aljuĝos komputilon.
3.8333/5 (6 voĉoj)
La Infanoj, Komputiloj

Kialo por needziĝo

Juneta Jurĉjo venas hejmen kaj deklaras: Mi neniam edziĝos. Ni havus infanojn kaj ili ŝteladus miajn ludilojn!

Fonto

3.8000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Motivo por lerni

- Paĉjo, kial mi lernu la anglan?
* La anglan parolas duono de la mondo.
- Kaj ĉu tio ne sufiĉas?

Fonto: Zvolensko

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Rozenoj

- Paĉjo, ĉu rozenoj havas kruretojn?
* Ne, filĉjo.
- Do mi ĵus manĝis araneon...

Fonto: Zvolensko

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj