Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 181 ŝercoj.

Donacoj

Fonto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 944

Onklino donacas al Peĉjo atlason kaj diras: „Estimu ĝin, ĝi estas ankoraŭ el tempo de mia juneco!“
„Ĉu estas en ĝi jam Ameriko, onklino?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 945

„Panjo, sur la ĉielo estas granda kometo. Ĉu ni povas iri rigardi ĝin?“
„Jes, sed ne iru tro proksimen al ĝi!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 946

Patrino: „Ĉu kuracisto stetoskopis vin bone?“
Filo: „Mi opinias, ke ne. Li nur tenis mian manon kaj poste ekrigardis, ĉu funkcias lia horloĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 947

„Ĉu vi senŝeligis la pomojn, Manjo?“
„Jes, avino.“
„Kaj kie estas la ŝeloj?“
„Mi formanĝis ilin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 948

Patrino al la fileto: „Kial vi havas tiel malpurajn manojn?“
„Vi ja ordonis al mi, ke mi frotegu mian kolon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 933

„Panjo, tiu gulaŝo ne bongustas al mi.“
„Nur silentu kaj manĝu, post dudek jaroj vi parolos al via edzino, kiel eminenta kuiristino mi estis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 934

Revenas patro el laborejo kaj domzorgisto raportas: „Via filo rompis fenestron.“
La patro venis en loĝejon kaj diras al filo: „Diru nenion, ĉion mi scias.“
„Bone, do diru al mi, kiam oni kronis Karolon la Kvaran imperiestro?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 935

Patro al sia sesjara filo: „Kiomfoje mi jam diris al vi, ke vi ne ludu kun alumetoj?“
„Mi ne ludis, mi bezonis ekbruligi cigaredon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 936

Sinjoro demandas antaŭ domo knabineton: „Ĉu loĝas en tiu ĉi domo sinjoro Birdo?“
„Jes, en la kvara etaĝo, kaj li nomiĝas sinjoro Fringo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj