Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 181 ŝercoj.

Ŝerco 930

Patrino al Peĉjo: „Hodiaŭ vi tro kolerigis min. Mi diros tion vespere al la patro.“
Peĉjo: „Tiuj virinoj! Ili kapablas respekti neniun sekreton!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 931

Malgranda filineto demandas la patron: „Kial vi manĝas, kiam vi ne plu estos pli granda?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.4000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 932

Anja vizitis sian avinon en kamparo kaj vidis unuafoje fazanon. Ŝi demandas tre mirigite: „Avinjo, ĉu ĉe vi surhavas kokinoj kostumojn?

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 917

Patro: „Memoru, ke per bonkonduto en la vivo vi perdos nenion.“
Filo: „Nek lokon en tramo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 918

En familio naskiĝis trinaskitoj. Trijara frateto demandas: „Ĉu ĉi tie restos ĉiuj, aŭ oni sendis ilin al ni, por ke ni elektu?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 919

„Franĉjo, kiam vi jam finfine komencos manĝi per manĝilaro?“
„En kiun manon mi poste ekprenus tranĉaĵon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 920

Knabineto diras al sia frateto: „Mi preferus esti knabo ol knabino.“
„Do vi plendas malfrue! La patrino antaŭ nelonge finkudris por vi jupon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 921

„Julia, vi devas jam lerni dormi sola! Ja vi jam estas sufiĉe aĝa.“
„Nu, panjo, vi estas eĉ pli aĝa kaj daŭre dormas kun paĉjo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 922

„Ĉu via filo pripensas estontecon?“
„Daŭre. Ĉion li prokrastas por alia tago.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 923

Knabeto demandas la patron: „Kiam mi jam scipovas paroli, kion mi lernu nun?“
„Silenti, knabeto“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj