Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 181 ŝercoj.

Ŝerco 937

„Beata, ĉu jam kuras via frateto?“
„Ne... Sed piedojn li jam havas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 938

Patrino: „Nun bele dormu, Peĉjo, kaj se vi nokte vekiĝus, voku –panjo– kaj la paĉjo tuj venos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 939

„Paĉjo, kion oni havis, kiam ankoraŭ ne estis televido?“
„Sanktan trankvilon, fileto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 940

„Paĉjo, kie situas Bermuda triangulo?“
„Vi devas demandi la panjon. Ŝi ordigas ĉion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 941

Sinjoro N. koleras je sia filo: „Ĉu vi ne povis diri, ke vi ekzercas violonludi? Jam duonhoron mi oleas hinĝojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 942

„Paĉjo, kio estas gajnlisto?“
„Tio estas listo de loteribiletoj, kiujn aĉetis iu alia.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 943

Patrino: „Mi diris al vi, ke vi lavu plankon!
Filo: „Mi lavis ĝin.“
Patrino: „Do, kial tio ne estas videbla?“
Filo: „Ĝi jam sekiĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 927

„Paĉjo, kial tiu aglo tiel longtempe rondflugas sur unu loko?“
„Mi ne scias, verŝajne jam mankas al ĝi benzino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 928

Turisto demandas knabeton: „Kie ĉe vi oni lasas razi kaj tondi sin?“
„Sur la kapoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 929

„Rigardu tra la fenestro, ĉu ankoraŭ falas neĝo.“
„Neĝo ne plu, nun nur homoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Infanoj