Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Krimuloj kaj juĝistoj

En ĉi tiu kategorio estas 52 tekstaj ŝercoj.

Laboro

„Vi laboris por fremda potenco!”
„Ne, tio neniel povas esti ebla, neniu potenco en la mondo povas laborigi min!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Bona advokato!

Renkontiĝas du amikoj:
- Kaj ĉu vi scias - mi fine gajnis tiun procezon pro la tro rapida aŭtoveturado!
- Ho, kiel?
- Mia advokato pruvis ke ĉe 200 km/h tute nerimarkeblas tiu signo de limigo al 40 km/h.
1.9167/5 (12 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj, Viroj, Vojaĝoj kaj turismo

Seksperfortita purigistino

Juĝisto demandas seksperfortitan purigistinon: "Ĉu vi ne povis eskapi?"
"Sed kien? Dekstre muro, maldesktre muro, malantaŭe li kaj antaŭe viŝita planko!"
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj, Sekso

Timo dum ŝtelado

Juĝisto demandas ŝteliston: Ĉu vi neniam timas kiam vi priŝtelas trezorujon?
- Nu, mi timas, ke ĝi estas malplena.

Fonto: Zvolensko

3.5714/5 (7 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 1590

En juĝejo:

- Kulpigito, ĉu vi havas ion por aldoni, antaŭ ol via sentenco estu elparolata?

- Ne, sinjoro prezidanto, mi havas nenion por diri: sed se vi estas tiel bona permesi, ke mi bastonu fortege mian advokaton, donu ja al mi unu aŭ du jarojn plie.

Fonto: Rido Sanigas

3.7143/5 (7 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 1587

Filozofia konsiderado de trompulo:

« Oni faru hipotezon: mi edziĝas: mi prenas virinon: neniu diras ion.

Kontraŭe mi prenas surtuton: oni malliberigas min. Do virino valoras malpli ol surtuto ».

Fonto: Rido Sanigas

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco, Krimuloj kaj juĝistoj, Sekso

Ŝerco 1573

Inter kulpigitoj;

Parolas bone via advokatol

Jes, sed li estas tre mensogema. Mi ne pretendas ja esti tiom honesta.

Fonto: Rido Sanigas

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 1568

En la juĝejo:

Kiel vi povis esti tiel perfida, trompi personojn, kiuj konfidis je vi?

Pardonu, via prezidanta moŝto; ĉu vi povus lernigi min kiel oni povus trompi tiujn, kiuj ne havas konfidon ?

Fonto: Rido Sanigas

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 986

„Ĉu vi ne timas, dum la prirabado de la trezorejoj?“ demandas juristo la ŝteliston.
„Certe jes, mi ĉiam timas, ĉu ĝi ne estos malplena!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 987

Tribunala proceso en Gronlando. Juĝisto demandas akuziton: „Diru al ni, kion vi faris nokte de la 14-a de novembro ĝis la 12-a de februaro?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj